Deputitoj reprezentantaj eksterlandajn francojn
Sekve de la reformo de la franca konstitucio de julio 2008, deputitoj reprezentantaj la eksterlandajn francojn, estas elektitaj en la 11 deputitaj distriktoj ekster Francio unuafoje okaze de la deputitaj balotoj de 2012, kiuj okazis la 2-3-aj kaj 16-17-aj de junio.
Distriktoj
[redakti | redakti fonton]La tuta nombro de la distriktoj estis kreitaj laŭ la nombro de la francoj, kiuj loĝas ekster Francio, kaj de la membroj de ilia familia hejmo, registritaj sur la konsulejaj listoj por voĉdoni ekster Francio. Kiel la balotantoj loĝantaj en Francio, tiuj, kiuj loĝas en alia lando povas prokure voĉdoni, aparte kiam la loĝejo estas tro malproksima de franca konsula reprezentejo.
La distriktoj estas tre diversaj laŭ grandeco kaj enkalkulas la nombro de francoj loĝantaj en iu areo, la plej vasta estas en Azio, kaj la plej malvastaj en okcidenta Eŭropo, kie la francoj estas pli multaj.
Tamen la 1-a distrikto (tiu kun plej multaj enskribitoj sur la konsulejaj balotaj listoj) enhavas pli ol duoble da enskribitoj ol la 2-a distrikto (tiu kun malplej multaj enskribitoj). Nun, la balotantoj de Norda Ameriko estas do subreprezentataj kaj tiuj de Centra kaj Suda Ameriko superreprezentataj. Tiu unua divido ne povis estis precize farita okaze de tiuj unuaj balotoj organizitaj de Francio ekster ties landlimoj. La aliaj distriktoj estas proksimume bone ekvilibraj inter si.
Distrikto | Ĉefa areo | Nombro de landoj | Nombro de enskribitoj | |
---|---|---|---|---|
1-a distrikto | Usono kaj Kanado | 2 | 157 272 | |
2-a distrikto | Meksiko, Centra Ameriko, Kariboj kaj Sudameriko | 33 | 73 861 | |
3-a distrikto | Norda Eŭropo | 10 | 89 348 | |
4-a distrikto | Benelukso | 3 | 97 574 | |
5-a distrikto | Iberia Duoninsulo kaj Monako | 4 | 80 681 | |
6-a distrikto | Svislando kaj Liĥtenŝtejno | 2 | 106 856 | |
7-a distrikto | Centra Eŭropo kaj Balkanoj | 15 | 89 521 | |
8-a distrikto | Resto de Suda Eŭropo (sen iberia duoninsulo kaj Balkanoj) kaj Anatolio | 8 | 109 815 | |
9-a distrikto | Magrebo kaj Okcidenta Afriko | 16 | 92 712 | |
10-a distrikto | Mezoriento kaj plej vasta parto de Afriko (centra, orienta kaj suda) | 48 | 92 412 | |
11-a distrikto | Orienta Eŭropo, plej vasta parto de Azio (sen Mezoriento kaj Anatolio) kaj Oceanio | 49 | 79 761 |